Tiu ĉi paĝo provas doni al vi koncize la plej gravajn informojn pri Vikipedio.
Enhavo |
Vikipedio estas libera enciklopedio. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, t.e. vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.
Krom tio,
Kiu rajtas kontribui? Ĉiu, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas niajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:
Vi rajtas kontribui sen registriĝo, tamen ni tre rekomendas registriĝon. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki ion al vi. Vi rajtas registriĝi sub pseŭdonimo, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:
Kiam vi kreas novan artikolon, zorgu pri tio, ke enestu almenaŭ tri frazoj; legu sube pri la minimumaj kriterioj por nova paĝo.
La Oftaj demandoj klarigas al vi multajn aliajn bazajn aferojn pri Vikipedio. Eble vi interesiĝas ankaŭ pri respondoj al kritikoj pri Vikipedio.
La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Fine de 2008 ĝi havis la 22-an lokon inter la diverslingvaj versioj, kio supozeble restos dum iom da tempo. Nun (marto 2010) ĝi havas 127 325 artikolojn. Ankaŭ vidu ĉe Internacia Vikipedio kaj la kutime relative aktuala anglalingva listo de vikipedioj. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn - aŭ almenaŭ bone uzeblajn, kiuj plenumas la minimumajn kriteriojn por artikolo.
La Vikipedio estas grava por Esperantujo:
Se vi volas helpi diskonigi la vikipedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj: Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio.
Vi povas redakti sen registriĝi, aŭ fariĝi registrita vikipediisto kun vikipediistaj konto, nomo kaj paĝo (senpage). Post registriĝo vi povas "ensaluti".
Elektu vikipediistan nomon (ankaŭ nomata "salutnomo"). Ĝi ne estu ofenda. Vi povas uzi vian personan nomon, voknomon, aŭ simple vorton kiun vi ŝatas. Estas je via elekto ĉu vi restas anonima aŭ mencias sur la vikipediista paĝo vian veran nomon (kiel faras multaj). Vi respektu la anonimecon de aliaj vikipediistoj, kiuj evidente preferas tion.
Se vi vidas artikolon kiun vi deziras plibonigi, vi bonvenas klaki "redaktu", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon aŭ ekzemple verki novan alineon. Simple faru simile kiel la teksto, kiun vi jam vidas kaj rigardu la rezulton unue helpe de la "Antaŭrigardo"-butono. Por pli komplikaj aferoj estas preferinde, ke vi iomete lernu pri la reguloj de Vikipedio - eble komence redaktu nur etajn aferojn. Ĉiam helpas rigardi en aliaj artikoloj, kiel viaj kolegoj atingis iun difinitan rezulton.
Ĉiu artikolo havas propran "diskuto"-paĝon. Do, se vi timas redakti paĝon, skribu vian komenton aŭ proponon en la koncernan "diskuto"-paĝon. Foje vi vidas ke la ligilo ankoraŭ estas ruĝa, do la diskutpaĝo ankoraŭ ne ekzistas; simple surklaku kaj vi kreas ĝin.
Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi kio estas skribite en la diskutpaĝo.
Kiam vi kreas novan paĝon, tiam prefere tuj aŭ post kelkaj minutoj enmetu almenaŭ tri frazojn, unu internan ligilon kaj enmetu en unu kategorion. Tiam la nova paĝo nomiĝas ĝermo. Se vi enmetas malpli da teksto, eventuale iu opinias vian novan paĝon forigenda; tio celas gardi bazan kvalitonivelon de la vikipedio. Por eviti problemojn prefere legu, kiaj artikoloj estas forigendaj - kaj evitu, ke via artikolo estas ekzemple tro mallonga aŭ "ne-enciklopedia".