La vorto familio devenas de la latina familia (= familio, parencaro, tutaĵo de enloĝantaj homoj, inkluzive servistoj, en la sama domo), siavice el famulus (= servisto), enkadre de specife latina radiko. Semantike do familio evoluis el pli vasta signifo, formata per gepatroj kaj gefiloj, kune kun la servistoj vivantaj en la sama loĝejo, aŭ almenaŭ subordigataj al la familia ĉefo. Tiu vasta senco supozas iom da homogeneco kaj kelkajn rilatojn de origino.
Striktasignife la familio estas la vivokomunumo de geedza paro kaj ties infanoj (kernfamilio). En pli vasta senco ĝi ampleksas ankaŭ komunumon el pluraj kernfamilioj kiuj vivas kun komuna mastrumo.
La familio estas biologia, ekonomia, spirita kaj anima komunumo kies ĉefa celo estas la edukado de la infanoj. Ĝia restanta trunko estas la geedzeco.
El la vidpunkto de la socio familio estas ĝia baza institucio aŭ "ĉelo".
'Figurasence', familio estas logika klaso, kiel aro da individuoj, homoj aŭ aliaj estaĵoj, simile vivantaj kiel familia grupo, kaj ofte pro sama deveno kaj ia simileco. Ekzemple, religia familio, familio de plantoj, familio de animaloj, familio de lingvoj, vortfamilio, logikaj familioj.
Oni povas koncepti familion laŭ diversaj vidpunktoj:
Pluraj alia temoj rilatas al la sama afero: laŭforme - bigamio, monogamio; samseksa kunedziĝo, lauleĝe - divorco; individue - edzo kaj edzino, filo, klono, koncipo, kontraŭkoncipo, infano ktp.
Seksumadon kun familiano oni nomas incesto.
Enhavo |
Ekzistas proverboj pri familio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« En malsata familio mankas harmonio. »
|
|
« Ĉiu familio havas sian kriplulon. »
|